Kiel mi ludas rete?
Kreu konton, poste malfermu la apon, ensalutu kaj tuŝu „Ludi rete". De tie tuŝu „Inviti amikon" por defii iun per uzantnomo, aŭ „Rapida ludo" por komenci ludon kontraŭ hazardulo.
Kiaj estas la reguloj?
La reguloj estas facile lerneblaj, sed la strategio estas surprize profunda. La apo enhavas integritan lernprogramon, kiu kondukas vin tra ĉio. Vi ludos post kelkaj minutoj.
Kiom da tempo mi havas por meti?
Ne estas tempopremo ĝis kiam via kontraŭulo atendas vin. Post kiam ri metis, vi havas 72 horojn por respondi, alikaze vi perdas vian vicon.
Ĉu mi povas ludi per pluraj aparatoj?
Jes! Ensalutu per la sama konto per iu ajn aparato. Viaj ludoj, rangoj kaj preferoj restas sinkronigitaj.
Mi forgesis mian pasvorton
Tuŝu „Forgesis pasvorton?" sur la ensaluta ekrano en la apo. Vi ricevos retpoŝton kun ligilo por restarigi vian pasvorton.
Kiel funkcias la ranga sistemo?
What the Shell uzas la rangan sistemon Glicko-2. Vi komencas ĉe 1500, kaj venki pli fortan ludanton donas pli da poentoj ol venki pli malfortan. La rango ne ŝanĝiĝas tuj post ludo — ĝi rekalkuliĝas unufoje semajne, ĉiun lundon je la 04:00 UTC, el ĉiuj ludoj kiujn vi finis en tiu semajno.
Kiel mi vidas mian rangon kaj statistikon?
Rangoj ne montriĝas en la apo. Por vidi vian rangon, venkojn/malvenkojn kaj aliajn statistikojn, ensalutu ĉe
whattheshell.games/login. Se vi atingas la Suprajn 10, vi ankaŭ vidos tie specialan mesaĝon.
Kiujn aparatojn subtenas What the Shell?
What the Shell funkcias per
- iPhone kaj iPad: iOS 14 aŭ pli nova
- Android-telefonoj/tabuletoj: Android 7.0 (Nougat) aŭ pli nova
Ni esperas daŭre subteni pli malnovajn aparatojn, sed tio povas ŝanĝiĝi tra la tempo pro teknikaj limigoj aŭ ĝisdatigoj de la platformoj.